Ekas en Kubo la XI-a Internacia Renkontiĝo de Justico kaj Juro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-15 07:50:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 15 (RHK) Ĉirkaŭ 400 delegitoj el Kubo kaj aliaj landoj inaŭguros hodiaŭ la 11-an Internacian Renkontiĝon de Justico kaj Juro 2024, evento kiu kontribuos al la interŝanĝo de diversaj juĝaj praktikoj inter la ĉeestantaj nacioj.

Laŭ la unua vicprezidanto de la Supera Popola Kortumo, Maricela Sosa, operatoroj de la juĝaj sistemoj de Laoso, Salvadoro, Ĉinio, Namibio, Mozambiko, Venezuelo kaj Dominika Respubliko, inter aliaj nacioj, ĉeestos la forumon.

Sosa —citita de la Kuba Novaĵ-Agentejo— detaligis, ke la kunveno okazos ĉeeste kaj rete ĝis la 17-a en la Kongresa Palaco  kun specialistoj interesitaj pri la disvolviĝo de la debatoj.

La evento traktos temojn rilatajn al maljuniĝo de la loĝantaro, la laŭleĝeco kaj nepartieco de juĝistoj en la administrado de justico kaj la interpreto de la Juro, familiaj, civilaj kaj administraj aferoj, kaj la respondo al hejma kaj seksa perforto.

Same, la leĝaj funkciigistoj de la insulo dividos siajn spertojn pri ciferecigo ene de la Popola Kortuma Sistemo kaj la efektivigo de nova leĝaro post la aprobo de la Konstitucio de la Respubliko en 2019.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up