Impulsante bonajn praktikojn en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-17 14:44:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano, maj 17 (RHK) Ĉi-semajne la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel reprenis sian turneon tra municipoj de Kubo kiel parto de sia laborprogramo por atente sekvi la evoluon de la prioritatoj cele al kreskado de produktiveco, nutra programo kaj aliaj sferoj de la sociekonomia vivo en ĉiu teritorio.

Ĉi-foje li ekis en la municipo Amancio en la orienta provinco Las Tunas kaj poste sekvis al Camagüey kaj Ciego de Ávila en la centroriento de la insulo.

En ĉiu vizitita municipo, akompanate de Roberto Morales, sekretario pri organizo de la centra komitato de la komunista partio, li reviziis  la prioritatojn de 2024 en la lando.

Dum la turneo li vizitis ekonomiajn centrojn, sukerfabrikojn, kooperativojn, lernejojn, hospitalojn kaj poliklinikojn,   kaj survoje li impulsis bonajn laborspertojn eltrovitajn en diversaj teritorioj kaj laborejoj.

Antaŭe dum tiu ĉi sama semajno, li faris similajn turneojn tra la okcidentaj provincoj Pinar del Rio, en la municipo Viñales, kaj en la municipo Orienta Havano, en la ĉefurbo.
Fonto: ACN/Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up