La etaj insulaj ŝtatoj devas kune labori por evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-27 08:45:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Sankta John, Antigvo kaj Barbudo (RHK) La membro de la Politika Buroo kaj vicprezidento de la Respubliko de Kubo, Salvador Valdés Mesa, alvenis al ĉi tiu urbo, ĉe la kapo de la delegacio el Grandaj Antiloj, kiu partoprenos, inter la 27-a kaj la 30-an de majo, en  la IV-a Konferenco de Malgrandaj Insulaj Evoluantaj Ŝtatoj (SIDS).

Krome, li faros oficialan viziton al tiu lando, kadre de la 30-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj; renkontiĝos kun la ĉefministro, Gaston Browne; akceptos kavaliron Rodnehy Williams, ĝenerala guberniestro de la insulo; kaj dialogos kun kubaj kunlaborantoj kaj solidarecaj amikoj.

Sub la devizo: Plani  la vojon al rezistema prospero, la Konferenco diskutos pri la nuna multdimensia krizo, kiu ne nur limigas la rajton je disvolviĝo de malgrandaj insulaj Ŝtatoj, sed ankaŭ endanĝerigas ilian ekziston.

SIDS alfrontas la kombinitan sociekonomikan efikon de Covid-19, malaltajn kreskorapidecojn, altajn nivelojn de ŝuldo, inflacion, nutrajn kaj energikrizojn, malkreskantan Oficialan Disvolvan Asistadon, kaj la pligravajn efikojn de klimata ŝanĝo kaj naturaj katastrofoj.

Por Kubo, la ĉefa defio por la efektivigo de la Samoa Vojo, unu el la dokumentoj, kiuj regas la grupon de SIDS, estas la daŭra aplikado kaj intensigo de la usona ekonomia blokado  kontraŭ la Insulo, kaj la arbitra inkludo en la liston de ŝtatoj supozeble sponsorantaj terorismon.

La Grandaj Antiloj, kiu malgraŭ siaj limigoj aktive kunlaboris kun la resto de la SIDS, konsideras nepra entrepreni agojn kiuj permesas pli grandan aliron al financado en favoraj kondiĉoj kaj teknika kunlaboro.

La grupo de Malgrandaj Insulaj Evoluantaj Ŝtatoj konsistas el 38 UN-Membro-Ŝtatoj kaj 20 ne-UN-Membro-Ŝtatoj/Asociaj Membroj de Regionaj Komisionoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up