Kuba ŝtatestro konfirmis la insulan kapablon transiri kompleksan situacion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-31 17:07:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj  31 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, esprimis hodiaŭ en sia konto en X, sian konfidon je la kapablo de la kariba nacio alfronti kaj venki la kompleksan situacion nun travivatan.

"Se en malfacilaj tempoj Kubo respondis al grandaj defioj, kion ĝi ne povus fari, kiam la kunteksto estu  malpli malfavora", emfazis la prezidento en la socia reto.

Tia konvinko, asertis Díaz-Canel en la platformo, estis ratifita dum la vizitoj ĉiusemajne faritaj de la plej alta gvidantaro de la lando al municipoj por taksi bonajn laborspertojn kaj lerni pri la stato de la ekonomiaj kaj sociaj programoj de la teritorio.

Ĉi-semajne, akompanata de la Sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales, la prezidento vizitis la municipojn Santa Cruz del Norte (Mayabeque), Jagüey Grande (Matanzas), Yaguajay (Sancti Spíritus) kaj Sagua la Grande (Villa Clara).


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up