Kubo kaj Nauro plifortigas siajn rilatojn por evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-01 08:31:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) Kubo kaj la Respubliko de Nauro subskribis  en ĉi tiu ĉefurbo, kvin memorandojn de kompreno, kiuj plifortigos komunajn areojn por la disvolviĝo de ambaŭ nacioj.

Post la akcepto en ĉi tiu ĉefurbo de David Ranibok Adeang, prezidento de la Respubliko de Nauro, fare de Miguel Díaz-Canel Bermúdez, unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, ambaŭ gvidantoj faris oficialajn interparolojn kaj partoprenis en la subskribo de interkonsentoj kiuj profitos al la sano, la bioteknologio, la sporto kaj la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝo, inter aliaj aspektoj.

Pri diplomatio, Bruno Rodríguez Parrilla, membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj, kaj Charmaine Scotty, estro de Sano, Medicinaj Servoj kaj Virinaj Aferoj de Nauro, subskribis interkonsenton pri la reciproka sendevigo de la vizopostulo por posedantoj de diplomatiaj kaj oficialaj pasportoj.

La subskribo de tiu ĉi instrumento faciligos kunlaboron en la politika, ekonomia kaj socia ordo de ambaŭ teritorioj.

Aliaj institucioj, kiuj montris sian volon kunlabori, estis la Ministerioj pri Publika Sano kaj Scienco, Teknologio kaj Medio, same kiel la Nacia Instituto pri Sporto, Fizika Edukado kaj Distro de Kubo kaj, flanke de Nauruo, la Departemento pri Sano kaj Medicinaj Servoj,  tiu de Media Administrado kaj Agrikulturo, kaj tiu dediĉita al Sporto, pri Kunlaboro por la Evoluo de Fizika Eduko kaj Sporto.

Dum sia oficiala vizito al la antila nacio, kiu finiĝas hodiaŭ, prezidento Adeang deponis florkronon al José Martí, Nacia Heroo de Kubo, kaj vizitis la Memorialon  kiu portas la nomon de la Apostolo en Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up