Kubo daŭre impulsos daŭrigeblan evoluon por pli granda prospero

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-04 07:16:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ĉefministro Manuel Marrero

Havano, jun 4 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero partoprenis virtuale en la kunveno de la Interregistara Konsilio Eŭroazia, en la respubliko de Belarusio ĉi-kvaran de junio.

Dum sia parolado li esprimis ke nia regiono havas tre favoran kadron por la disvolviĝo de siaj komercaj rilatoj, kio povus kontribui al la ekonomiaj interesoj de la Unio kaj ĝiaj Membro-Ŝtatoj. La komercaj avantaĝoj ofertitaj permesas al la finitaj produktoj en Kubo esti eksportitaj al Latin-Ameriko kaj Karibio, kun granda ŝparado en produktaj procezoj, tarifoj kaj transportado, en tempo kiam tiuj kostoj tendencas pli kaj pli pliiĝi en la internacia merkato.

Marrero  esprimis la dankemon de la Kuba Registaro kaj popolo al ĉiuj membroŝtatoj de la Unio pro ilia daŭra kaj klara subteno en la batalo kontraŭ la longdaŭra kaj plifortigita ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo , kiu reprezentas la ĉefan malhelpon al nia evoluo kaj ĉiutage influas la vivkondiĉojn de ĉiuj kubanoj. La usona registaro ankaŭ devus forigi nian landon el la listo de ŝtatoj kiuj supozeble sponsoras terorismon, kiun ili uzas kiel pretekston por konservi trudajn rimedojn kontraŭ nia popolo, li asertis.

La ĉefministro  aldonis ke post festado de la deka datreveno de ĉi tiu esenca multfaceta partnereco, ni ripetas niajn dezirojn pri sukceso en ĝia estonta evoluo, kaj ni certas, ke ni daŭre antaŭenigos daŭripovan ekonomian evoluon en niaj landoj, por pli granda prospero por nia popolo.


Fonto: prezidanteco de la respubliko

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up