Adoleska gravedeco kaj fekundeco: koni, preventi kaj kontroli ĝin

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-04 07:48:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

f

Havano, jun 4 (RHK) Adoleskaj gravedeco kaj fekundeco konsistigas socian fenomenon, kiu transpasas sanproblemojn. Ĉi tio estis ratifita en la plej lastatempa kunveno de la registara komisiono por trakti demografian dinamikon, kie estis prezentita la propono pri grupo de ampleksaj reguloj rilataj al la afero.

La koncerna komisiono prezidata de membro de la Politika Buroo  kaj ĉefministro, Manuel Marrero Cruz,  analizis ĉi tiun fenomenon, kiu efikas al sociaj, edukaj kaj sanaj aferoj.

La propono, preparita el diagnozo, kiu kovris la evoluon de la afero en la mondo, la regiono kaj nia lando, identigis rektajn respondecojn de Registaroj, agentejoj kaj organizoj kun ĉi tiu sentema afero, klarigis D-rino Tania Margarita Cruz Hernández, unua vicministro de Publika sano.

Ĉi-rilate, ŝi ilustris, ke en nia lando 82% de adoleska fekundeco respondas al la grupo inter 15 kaj 19 jaroj, dum 18% falas sur tiuj sub 14 jaroj. Ŝi aldonis, ke la datumoj pri naskiĝoj en knabinoj malpli ol 15-jaraj montras kreskantan tendencon en la jaroj 2021, 2022 kaj 2023.

Inter la reguloj, Cruz Hernández menciis agojn celantajn plifortigi trejnadon kaj komunikadon pri aferoj rilataj al la fenomeno, plifirmigi ampleksan seksan edukadon, plifleksigi aliron al konsilaj spacoj, plibonigi servojn pri seksa kaj reprodukta sano, kaj ankaŭ profundigi la enhavon de gepatra  respondeco kaj konfrontiĝo kun ĉi tiu afero.

Tiusence, la ĉefministro ripetis, ke temas pri socia fenomeno, kiu postulas intersektoron kun la partopreno de teritoriaj registaroj, konsiderante la amplekson de la problemo, samtempe rekonante la potencialon de la rimedoj, kiuj postulas efikan efektivigon, monitoradon kaj kontrolon de aŭtoritatoj je ĉiuj niveloj.

Alia analizo farita estis ke, en la lastaj jaroj, adoleskaj gravedecprocentoj elmontris kreskon, malgraŭ la fakto ke ekzistas politikoj, leĝoj kaj aliaj juraj dispozicioj kiuj protektas la rajtojn de ĉi tiu aĝoklaso.

Kadre de la tagordo de la kunveno, kiu inkludis la partoprenon de pluraj vicĉefministroj, estis prezentitaj proponoj por plibonigi la prizorgajn servojn provizitajn en hejmoj, laŭ la malsamaj establitaj alternativoj.


Fonto: Prezidanteco de Kubo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up