Kuba ministro pri eksteraj aferoj komencas oficialan viziton al Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-05 07:38:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Minrex

Havano,  jun 5 (RHK) La membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, estas en la Ĉina Popola Respubliko por plenumi oficialan viziton, kiu okazos de hodiaŭ ĝis la 9-a de junio.

Dum sia restado, kaj kadre de la agadprogramo, la kuba diplomato faros oficialajn interparolojn kun gvidantoj kaj altrangaj oficistoj de tiu lando.

La kuba delegacio ankaŭ konsistas el la ĝenerala direktoro de Duflankaj Aferoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Carlos Miguel Pereira Hernández; la direktoro de Azio kaj Oceanio, Ariel Lorenzo Rodríguez, kaj la ambasadoro al la azia nacio, Alberto Blanco Silva.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up