Scienco kaj novigado estas la vojo por transiri la nunajn problemojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-06 07:47:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, jun 6 (RHK) En la kunveno de la ministra konsilantaro  gvidita de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, inter aliaj temoj, estis aprobitaj la naciaj prioritatoj en scienco, teknologio kaj novigo, same kiel la formoj de ilia administrado.

« Pli ol opcio, scienco kaj novigado estas la vojoj por daŭre serĉi solvojn alternativajn al la problemoj ekzistantaj en la lando», emfazis la ĉefministro kuba  Manuel Marrero.

"La formulo por eliri el la situacio, kiun ni havas, estas uzante sciencon, enkondukante ĝiajn rezultojn, aplikante teknologiojn, novigante en ĉiuj aspektoj", deklaris la Ministro de Scienco, Teknologio kaj Medio, Eduardo Martínez Díaz, prezentinte antaŭ la plej alta organo de Registaro en Kubo, dokumento priskribita kiel esperplena, cele al  ŝlosilaj aferoj por la disvolviĝo de la lando.

La prioritatoj, li diris, koncentriĝas en la plej gravaj sektoroj, pro ilia tuja kontribuo al la ekonomio kaj socio. Ili estos administritaj de Strategiaj Registaraj Projektoj, kiuj fermas la ciklon, kiuj en unua etapo respondas al nunaj ekonomiaj problemoj.

Martínez Díaz atentigis, ke la unua prioritato estas la pliiĝo de la enspezoj de eksterlandaj valutoj, el la eksportado de varoj kaj servoj.

La ministro raportis al specifaj linioj kiel pliigi la produktadon de nikelo, profitigi la tabakan enspezon, disvolvi novigajn bioteknologiajn produktojn, plifortigi turismon kaj krei novajn produktojn, ankaŭ disvolvi novajn eksporteblajn medicinajn servojn, enkonduki novajn teknologiojn por pliigi la produktadon de sukero kaj ĝiaj derivaĵoj, kaj ankaŭ kiel financa strategio kiu subtenas eksportaĵojn kaj minimumigas la efikojn de la blokado trudita de la usona registaro.

Dua bloko de prioritatoj celas generi energion el la instalado de fotovoltaj kaj vento-sunaj parkoj por pliigi la generacian kapablon en la Nacia Elektra Sistemo (SEN); al la energitransiro en la sukera sektoro kaj ĝia kontribuo al la SEN; kaj la plialtiĝo de la eltiro de kuba nafto kaj la plibonigo de ĝia kvalito. Ĉio ĉi postulas multan sciencon kaj enkondukon de teknologioj, aldonis la ministro.

Tria nivelo de ĉi tiuj naciaj prioritatoj estas en manĝaĵo, tuj en la enkonduko de teknologioj por produkti bestan nutradon, kiu permesas la pliigon de porkaĵo kaj ovoj; kaj por pliigi la produktadon de lakto kaj bovaĵo.

La Strategiaj Registaro-Projektoj, kiuj fermas la ciklon, precizigis Martínez Díaz, havos nacian manaĝeron difinitan, kiu kune kun la laborteamo difinos la celojn kun la  indikiloj, plenumhoraro kaj teknika-ekonomia realigeblo-analizo.

La taskoj derivitaj de la ekzekuto de ĉi tiuj projektoj estos konsiderataj prioritataj por ĉiuj agantoj partoprenantaj sur ĉiu nivelo – nome, entreprenaj grupoj, kompanioj, sciencaj, teknologioj kaj novigaj entoj, provincoj kaj municipoj.

Por garantii ilian kontrolon je la plej alta nivelo, ilian konstantan ĝisdatigon kaj decidadon, la projektoj estos taksataj de la Nacia Nov-Konsilio, organo estrata de la Prezidento de la Respubliko.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up