Ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Kubo konfirmas historiajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-07 07:52:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Spanish.xinhuanet.com

Havano, jun 7 (RHK) La bonega stato de ligoj, historiaj ligoj, frateco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Kubo estis emfazita de la Ministroj pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez, membro de la Politika Buroo de la Partio kaj Wang Yi.

Ankaŭ membro de la Politika Buroo kaj Estro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Wang Yi emfazis la pozicion de Pekino  subtene al  ĉesigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudata de la usona registaro kontraŭ Kubo. Same, li malakceptis la arbitran kaj unupartian inkludon de Havano en la liston de ŝtataj sponsoroj de terorismo.

Siaflanke, la ministro de la plej granda el Antiloj, kiu faras oficialan viziton kiel speciala sendito de la kuba prezidento, Miguel Diaz-Canel, ratifis la pozicion de sia lando favore al la principo de unu Ĉinio. Same, li emfazis la klopodojn de Pekino por nacia reunuiĝo, kaj kondamnis enmiksiĝon en la internajn aferojn de la azia giganto.

La eksteraferaj ministroj aludis la altan nivelon de kunordigo kaj politika konsento inter la gvidantoj de la du nacioj en la disvolvo kaj plifortigo de politika dialogo, kernaj aferoj de reciproka intereso, kaj la laŭgrada progreso en la konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter Kubo kaj Ĉinio.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up