Díaz-Canel akceptas akreditaĵojn de novaj ambasadoroj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-11 16:13:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 11 (RHK) La prezidento, Miguel Díaz-Canel, akceptiis hodiaŭ la akreditaĵojn de sep novaj ambasadoroj  en Kubo, kaj dankis ilin pro la subteno de iliaj nacioj por forigi la blokadon de la usona registaro de la insulo.

Laŭ raporto de kuba televido, la ŝtatestro proponis la tutan helpon de la Antila Registaro por plenumi siajn funkciojn al la diplomatiaj reprezentantoj de Vjetnamio, Salvadoro, Timor-Leste, Barbado, Hispanio, San-Marino kaj Nikaragvo.

En la Palaco de la Revolucio, sidejo de la ekzekutivo, Díaz-Canel akompanata de la provizora ministro pri eksteraj aferoj, Gerardo Peñalver, elstarigis aspektojn de la duflankaj rilatoj de Kubo kun ĉiu el la nacioj, kiuj hodiaŭ akreditis siajn legaciojn.

Antaŭ la vjetnama diplomato, Le Quang, la Prezidanto de la Respubliko rekonis la  fratecajn ligojn inter ambaŭ nacioj, heredaĵo de iliaj historiaj gvidantoj Fidel Castro, Raúl Castro kaj Ho Chi Minh.

Laŭ la raporto, la kuba ŝtatestro afable dialogis kun ĉiuj novaj ambasadoroj en Kubo kaj  elstarigis aspektojn de la reciprokaj rilatoj de Kubo kun ĉiu el la reprezentataj landoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up