Komenciĝas Internacia seminario pri ĵurnalismo kaj turismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-17 09:17:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Isis Maria Allen

Havano,  jun 17 (RHK) Hodiaŭ komenciĝas ĉi tie la XVII Internacia Seminario pri Ĵurnalismo kaj Turismo, kun kiu partoprenas profesiuloj el latin-amerikaj landoj kaj Kanado.

En la antaŭa tago, Ariel Terrero, vicprezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo, bonvenigis la partoprenantojn, al kiuj li emfazis la gravecon de la evento, kiel sindevontigo al plibonigo kaj interŝanĝo pri la vojaĝindustrio kaj ĝiaj aktualaj tendencoj. 

Li ankaŭ detalis kelkajn temojn, kiuj estos traktataj en la renkontiĝo, kiel la rilato de turismo kun heredaĵo kaj artefarita intelekto, turismo en Karibio kaj la laboro de renomaj hotelĉenoj en Kubo, inter aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up