Eksterordinara sesio de la ŝtata konsilantaro pritraktis strategiajn demandojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-17 23:44:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 17(RHK) La ŝtata konsilataro eksterordinare kunsidis  subgvide de ĝia prezidanto Esteban Lazo, ankaŭ prezidanto de la insula parlamento por pritrakti la evoluon de la procezo iniciatita por korekti  distordojn kaj akceli la ekonomion en 2024.

La kunsidon ankaŭ prezidis la insula ŝtatestro Miguel Díaz-Canel Bermúdez kaj la ĉefministro Manuel Marrero.

La parlamentestro insistis pri neceso aktive partoprenigi la loĝantaron  "en ĉi tiu ŝlosila procezo en la defendo de la konkeroj de la Revolucio ».

Tial la ĉefministro Manuel Marrero Cruz emfazis, kiel en la lasta etapo klopodoj kaj gravaj analizoj estis direktitaj al fundamentaj aspektoj "plejparte celantaj korekti makroekonomiajn malekvilibrojn, pliigi la enspezon de fremda valuto per diversaj rimedoj, kuraĝigante nacian produktadon; same pri bezono  ordigi la funkciadon de la malsamaj formoj de neŝtata administrado.

La membroj de la Ŝtata Konsilantaro emfazis ankaŭ la nunan situacion de konfrontiĝo kun perfortaj kaj spekulaj prezoj en la lando.

Vladimir Regueiro Ale, Ministro pri Financo kaj Prezoj, deklaris, ke lia agentejo kontrolis la situacion en ĉirkaŭ 6 provincoj kaj 33 municipoj en la lasta etapo, krom fari inspektadojn ĉe podetala kaj pogranda prezoj inter aliaj agoj ene de la decidoj adoptitaj.

En la debato, li emfazis, ke hodiaŭ necesas pli da kontrolo, postuloj kaj sistemeco pri ĉi tiu temo, instigante efektivigi agojn por alfronti malobservojn de kio estas establita kaj kontroli ilian efikon konstante kun prioritato en la teritorioj.

En la kunsido de ĉi tiu 17-a de junio, la Ŝtata Konsilantaro, uzante la povojn donitajn al ĝi, konsentis alvoki respondeckunvenojn de la delegitoj al siaj balotantoj, en la periodo inter la 20-a de junio kaj la 15-a de novembro 2024.

Fine, Esteban Lazo Hernández raportis pri organizaj kaj preparaj aspektoj cele al la Tria Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popola Povo en ĝia 10-a Leĝdona periodo.


Fonto: Radio Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up