Nutraĵproduktado kaj krimkontrolo en la tagordo de la VIII Plena Sesio de la Centra Komitato de la Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-24 09:42:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: www.pcc.cu

Havano, jun 24 (RHK) Konvinkita, ke la tagordo de la Komunista Partio de Kubo devas esti ĉiam pli proksima al la publika tagordo de la lando, la VIII Plena Sesio de la Centra Komitato de la organizo, kiu kunvenos la 5-an kaj 6-an de  julio, ĝi dediĉos parton de sia analizo al daŭrigebla nutraĵproduktado, unu el la plej grandaj zorgoj de nia loĝantaro.

Ankaŭ inkluzivitas tio, kio rilatas al la preventado kaj konfrontiĝo de korupto, krimo, kontraŭleĝoj kaj socia maldisciplino, fenomenoj, kiuj minacas la socian bonfarton kaj la sanktajn konkerojn de nia popolo,  kiuj postulas batalon kaj  konscian partoprenon.

Kiel estis klarigite, ĉi tiuj frontoj estas trafitaj de la plifortigita ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo kaj, do, ĝiaj sekvoj pezas sur la prospero de nia loĝantaro.

Temas pri aferoj, kiujn pli ol unufoje la gvidantaro de la lando priskribis kiel nacian sekurecon, ĉar ĝia stabileco ofertas garantiojn por la laŭgrada reakiro de la nacia vivo.

En la Plena Sesio, la Politika Buroo de la Centra Komitato ankaŭ raportos pri sia administrado en la periodo, kiu pasis ekde la antaŭa kunveno, kiel signo de aliĝo al la principoj de demokratio kaj travidebleco, kiuj karakterizas nian revolucian procezon kaj la partian organizon kiel la avangardo de la socio.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up