Kuba sciencisto gajnis premion pri internacia kunlaboro el Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-24 12:21:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba profesoro Pedro A Valdés Sosa

Pekino, jun 24 (RHK) Kuba profesoro Pedro A. Valdés Sosa hodiaŭ ricevis la Ĉinan Premion pri  Internacia Kunlaboro en Scienco kaj Teknologio pro siaj kontribuoj al cerba esplorado.

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la direktoro de la komuna Ĉina-Kuba Neŭroteknologia Laboratorio, Sichuan-provinco, esprimis la honoron kaj sindevontigon, kiuj venas kun tia alta distingo de la registaro de ĉi tiu lando.

Ĉi tio estas rekono "kiu respondas ankaŭ al la grupo de esploristoj de la Kuba Neŭroscienco-Centro de BioCubaFarma kaj al la ĉinaj kunlaborantoj, kiuj tra la jaroj kunlaboris en la studo de la cerbo kaj la specifaj rezultoj kiuj profitigas la loĝantaron."

Valdés Sosa emfazis, ke ekde 2015 la komuna laboratorio kontribuis al la trejnado de studentoj el ambaŭ landoj kaj aliaj membroj de la Iniciato Zono kaj Vojo (IFR), krom esti centro por la laboro de la Tutmonda Cerba Konsorcio kiu kunigas pli ol 30 naciojn.

"La Neŭroscienco-Centro de Kubo kaj la Universitato de Elektronika Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kreis ĉi tiun laboratorion kiu estis dediĉita al kunhavigo de scioj por la uzo de diagnozo kaj prevento de cerbaj malsanoj", li komentis.

Li aldonis, ke inter la plej rimarkindaj rezultoj ĉisence estas tiuj, kiuj reflektas la efikojn de frua subnutrado sur la cerba disvolviĝo dum la tuta vivo.

Valdés Sosa esprimis sian volon kontribui al la plifortigo de duflanka amikeco kaj la pli larĝa disvastigo de la Iniciato Zono kaj Vojo.

Li emfazis, ke la laboratorio en Chengdu jam havas tre altan sciencan produktivecon kaj tenas tre proksiman kunlaboran ligon kun la nacia sciencteknika programo.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up