La popolpovo, tio estas ja povo: 50ª jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-30 09:11:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Dunia Álvarez Palacios

Havano, jun 30 (RHK) Ĉi-dimanĉon, la 30-an de junio, iĝas 50 jaroj de la unuaj demokratiaj elektoj en Kubo kadre de la tiel nomata Sperto de la Organoj de Popola Povo, provo por kiu komenciĝis en la  provinco Matanzas, kiu rolis kvazaŭ  laboratorio inter 1974 kaj 1976.

Tiun tagon naskiĝis, laŭ kubaj fakuloj, sistemo tre aŭtoktona, aŭtentika kaj sen referencoj en la mondo, kun la popolo en la centro de la povo, konceptita por respondi al la neceso starigi novan organizan strukturon de la Ŝtato.

Sistemo, kiu esence plenumis la atribuitan rolon sed, ĉar ĝi ne estas senmova, oportuneco indikas ĝian konstantan plibonigon, celantan profundigi nian demokration kaj forigi mankojn por pliigi la efikecon de ĝia administrado.

Pli ol la novaj realaĵoj, ili estas postuloj de nia socio, sen tio, ke tio implicas la falsiĝon de ĝia esenco aŭ la plej malgrandan ŝanĝadon de la kerno de la sistemo, ĉar ne ekzistas pli justa registara strategio.

Atestantoj el Matanzas pri tiu evento de nekalkulebla signifo por la destinoj de la kuba nacio, precipe memoras la ĉeeston de la historia gvidanto de la Revolucio, matene de dimanĉo la 30-an de junio 1974, por ekscii pri la evoluo de tiuj unuaj elektoj.

La fakto ke la Ĉefkomandanto estis tie konsistigis plian instigon por tiuj kiuj venis tre frue por doni sian voĉon ĉe la balotejoj.

Grafikaĵo eternigas lian viziton al la balotejo sur la strato Jáuregui, en la ĉefurbo, ĉirkaŭita de granda reprezentado de la popolo.

Fidel esprimis  laŭdajn vortojn por la lokanoj pro la organizado de procezo de granda popola partopreno, signo de konfido al la nova registaro, kiu, kiel provo, servus por ĝia posta ĝeneraligo al la ceteraj provincoj de la lando en 1976, post ĝia aprobo ĉe la Unua Kongreso de la Partio.

Kvin jardekojn post tiu evento, ampleksa agadplano estis organizita en la teritorio por rememori la daton, inkluzive de kulturaj kaj sportaj eventoj, interŝanĝoj kun delegitoj, vizitoj al muzeoj kaj historiaj lokoj, kaj ankaŭ fotoekspozicioj kaj stampo de poŝtmarko.

Ĝi estis dato, agnoskus Fidel mem, en kiu okazis "la plej puraj elektoj en la historio de nia lando, elektoj sen kompromisoj, sen fraŭdo, sen demagogio, sen politikado".

Ĉi tiuj kvin jardekoj servis por plifortigi tiun frazon ĝuste de li esprimita: "La povo de la popolo, tio estas povo".


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up