Kubo aktivigas preventajn riskoplanojn pro konstantaj pluvoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-02 11:26:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 2 (RHK) Kubo aktivigis siajn planojn pri preventaj rimedoj por redukti katastrofajn riskojn pro meteologiaj eventoj kiel la konstantaj pluvoj, kiuj trafis la okcidenton kaj inundas malaltajn areojn de ĉi tiu ĉefurbo.

La estro de la Ĝenerala Stabo de la Civila Defendo de Kubo, Generalo de Divizio Ramón Pardo Guerra, observis la decidojn adoptitajn en Havano por alfronti la nunan meteologian situacion, kiu kaŭzas inundojn en ĉefstratoj proksime de la marbordo de la ĉefurbo.

Dum la kunveno, okazigita per videokonferenco, estis precizigitaj agoj, kiuj kondukas al konservado de la vivo kaj posedaĵo de homoj.

Pardo Guerra kaj la ĉefaj politikaj kaj registaraj aŭtoritatoj en Havano reviziis la plenumon de la agadplanoj kiuj, inter aliaj decidoj, prioritatas la purigadon de vojoj, malŝtopadon de dreniloj, kolekton de solidaj rubaĵoj kaj atenton al areoj identigitaj kiel areoj de inundoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up