Kuba ŝtatestro ĉeestas duan laborsesion de la kuba parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-18 16:53:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  jul 18 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, partoprenas hodiaŭ en la dua tago de debatoj de la tria ordinara sesio de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (parlamento). 

La deputitoj debatas ĉi-ĵaŭdon la inspektadon faritan sur la Ministerio pri Nutraĵa Industrio kaj la respondecon de la Ministerio pri Enlanda Komerco. 

La laikaj juĝistoj ankaŭ estos elektitaj por la Supera Popola Kortumo, la plej alta juĝa aŭtoritato en la lando, kiu respondecas antaŭ la Asembleo pri la rezultoj de sia laboro kaj havas ses tribunalejojn.

Aliflanke, la respondeco de la registaro de Villa Clara, la centra provinco de la nacio, estas planita, plus la debato por aprobo de la projekto de Leĝo pri Travidebleco kaj Aliro al Informoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up