Informa noto de la ministerio de Justico

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-24 09:34:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, jul 24 (RHK) La Justico-ministerio (Minjus) publikigis Oficialan Noton rilate al sia konstitucie establita funkcio certigi la plenumon de la statutoj de la asocioj kaj, precipe, de la malregulaĵoj detektitaj konforme al la sama, dum procezo de sankcioj kaj elektoj de direktoroj en la Supera Konsilio de la 33-a Grado por la Respubliko de Kubo kaj la Granda Loĝio de Kubo, AL kaj AM.

Ni transdonas plene la noton publikigitan en la retejo de Minjus.

Havano, la 23-an de julio 2024

La Direkcio  de Asocioj de la Ministerio de Justico, konforme al la Konstitucio de la Respubliko de Kubo kaj la Leĝo n-ro 54 de 1985 Leĝo de Asocioj, havas la funkcion certigi la plenumon de la statutoj de la asocioj.

Tiucele, ĝi faris ĝisfundan taksadon de decidoj alprenitaj de la Supera Konsilio de la 33-a Grado por la Respubliko de Kubo kaj la Granda Loĝio de Kubo, AL kaj AM pri aferoj rilataj al sankcioj kontraŭ membroj de la framasonaj organoj kaj la elektoj de siaj direktoroj en la menciita Granda Loĝio de Kubo AL kaj AM la 24-an de marto 2024, detektante neregulaĵojn pro nerespekto de ĝiaj internaj statutoj.

Responde al ĉi-supra, estis indikite efektivigi tiujn procezojn denove konforme al la statutoj kaj la volo de ĝiaj membroj.

La framasonismo en Kubo estis karakterizita per sia kuba identeco, patriotismo, respekto al la leĝoj kaj adekvataj rilatoj kun la Direkcio de Asocioj de la Ministerio de Justico.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up