Kuba ŝtatestro interparolis kun srilanka ambasadoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-25 09:46:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @DiazCanelB

Havano, jul 25 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel akceptis ĉi-merkredon admiralon Damith Nishantha Sirisoma Ulugetenne, ambasadoron de la Demokratia Socialisma Respubliko Sri-Lanko.

La renkontiĝo okazis en la kunteksto de la 65-a datreveno de la starigo de dulandaj rilatoj inter ambaŭ landoj.

En sia konto en X, Díaz-Canel emfazis, ke ili konsentis daŭre plifortigi ekonomiajn-komercajn ligojn kaj kunlaboron en diversaj areoj.

En la sama socia reto, la konto de la Prezidanteco detaligis, ke la Kuba Ŝtatestro esprimis la volon profundigi kaj pligrandigi politikajn kaj diplomatiajn rilatojn, surbaze de la konsento kiu konstruiĝis por defendi poziciojn sur la scenejo, same kiel en la ekonomia sfero.

Siaflanke, la diplomato rekonis la helpon donitan de Kubo en diversaj tempoj, inter kiuj elstaris la subteno ricevita post la cunamo de 2004 kaj dum la konfrontiĝo kun la pandemio de COVID-19.

Ambaŭ partioj ankaŭ konfirmis sian volon daŭre plifortigi kunlaboron, kaj ankaŭ antaŭenigi ekonomiajn kaj komercajn ligojn en sektoroj de reciproka intereso.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up