Díaz-Canel vizitas diversajn ejojn en Sancti Spíritus

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-25 10:48:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Lisandra Gómez

Havano, jul 25 (RHK) Miguel Díaz-Canel Bermúdez, unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, vizitas  hodiaŭ pluraj lokojn  de ekonomia kaj socia efiko en la provinco de Sancti Spíritus, sidejo de la naciaj festoj por la 26-a de julio.

Akompanate de Manuel Marrero Cruz, membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Deivy Pérez Martín, membro de la Centra Komitato kaj unua sekretario de la PCC en la teritorio, kaj Alexis Lorente Jiménez, guberniestro, la prezidento komencis sian turneon de la hotelo Zaza, emblema instalaĵo de ĉi tiu regiono kiu, meze de profunda riparo, iom post iom remalfermas siajn servojn ekde ĉi tiu ĵaŭdo.

Pro ĝia konstrua malboniĝo, jam de unu monato, laboristoj el diversaj sektoroj kaj provincoj akcelas la reakiron de ĉambroj, la naĝejon, la vestiblo-drinkejon, la noktoklubon, la kafejon Media Luna situanta ĉe ĝia enirejo kaj aliajn areojn; dume, estas atendite, ke la unuaj ĉambroj malfermu la 15-an de aŭgusto.

Laura Mármol Hernández, direktoro de la instalaĵo, kiu restis fermita dum pluraj jaroj, certigis, ke la hotelo ĝenerale havas 124 ĉambrojn.

La nemoveblaĵo situanta je kelkaj kilometroj de la urbo Sancti Spiritus estas 80 procentoj kompleta de sia kapitala riparo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up