Raúl kaj Díaz-Canel prezidis la centran aranĝon por la 26-a de julio en Sancti Spíritus

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-26 08:53:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano, jul 26 (RHK) La generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Revolucio, kaj Miguel Díaz-Canel Bermúdez, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidanto de la Respubliko, hodiaŭ prezidis, en Sancti Spíritus, la centran ceremonion  pro la 71-a datreveno de la atako kontraŭ la kazerno Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes.

Membroj de la Politika Buroo, la Centra Komitato kaj la plej altaj aŭtoritatoj de la partio kaj la Registaro en la teritorio ĉeestis la aranĝon okazintan ĉe  la Placo de la Revolucio General-Majoro Serafín Sánchez Valdivia, loko kiu montras siajn plej bonajn vestaĵojn. Tie ariĝis ĉirkaŭ  kvin mil homoj el Sancti Spiritus, reprezentante la tutan Insulon.

Kuracistoj, laboristoj, sciencistoj, instruistoj, sportistoj, intelektuloj ĉeestis ĉi tiun feston, kiun partoprenis ankaŭ  membroj de diversaj brigadoj kaj solidarecaj grupoj kun Kubo kaj vjetnama delegacio.

Por la tria fojo  Sancti Spíritus gastigas la ĉefsidejon por la Tago de Nacia Ribelo. La 26-an de julio 1986, ĝi markis la centrajn memorceremoniojn de la historia  epopeo por la unua fojo; festo prezidita de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Dum la ceremonio, Deivy Pérez, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj unua sekretario en la provinco, elstarigis la klopodojn de la popolo kaj atentigis, ke Sancti Spíritus estas lando de mambisoj, kiuj sekvos la Marŝon, kiel Serafín, morte vundita, esprimis.

"Hodiaŭ ni venas ĉi tien por elvoki la bravecon de niaj prapatroj kaj reaserti en la nuntempo la engaĝiĝon al la principoj, kiuj gvidis niajn heroojn kaj martirojn, kiel tiuj kuraĝaj junuloj, kiuj atakis la historion," ŝi  diris.

Antaŭ ok jaroj, la provinco gastigis la nacian aranĝon por la 26-a de julio por la dua fojo; gvidita tiuokaze fare de la gvidanto de la Revolucio, armegeneralo Raúl Castro Ruz.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up