Irano prioritatos plifortigi la rilatojn kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-30 12:51:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Masud Pezeshkian, irana prezidento kaj kuba ĉefministro, Manuel Marrero Cruz

Havano,  jul 30 (RHK) "Estos prioritato plifortigi la rilatojn kun Kubo," diris la prezidanto de la Islama Respubliko de Irano, Masud Pezeshkian, ricevinte, ĉi-lunde posttagmeze, la membron de la Politika Buroo kaj ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kiu kompletigas oficialan viziton al la persa nacio, kiu daŭros ĝis la venonta 1-a de aŭgusto.

En la kunveno, kiu okazis en la Prezidenta Palaco, la irana prezidento esprimis sian deziron daŭrigi la bonegajn rilatojn inter la du landoj, kaj labori, kune, pri la efektivigo de ĉiuj subskribitaj interkonsentoj, ĉefe en la ekonomia, komerca, kampoj de kunlaboro kaj investo.

Masud Pezeshkian laŭdis la gvidadon kaj premsignon de Fidel sur la revoluciuloj, dum elstarigis la longan kuban lukton kontraŭ imperiismo kaj unuflankismo. Irano ĉiam subtenis idealojn pri sendependeco kaj libereco, kaj daŭre faros tion, li deklaris.

Ambaŭ partioj ankaŭ konsentis pri sia absoluta kondamno de la genocido de Israelo en Gazao, kaj parolis pri la bezono adopti rimedojn por ĉesigi la fajron kaj barbarecon.
La ĉefministro siaflanke deziris al la nove elektita prezidento sukceson en sia administrado kaj transdonis salutojn de la armegeneralo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio, kaj de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Same, li emfazis la potencialon por kunlaboro inter ambaŭ nacioj, kun favora agado en la bioteknologia sektoro, kaj kun komunaj interesoj en aliaj areoj kiel ekzemple nutraĵproduktado kaj energio.

Ĉi-mardon, la kuba registarestro partoprenas, kune kun lia akompananta delegacio, en la inaŭguro de prezidento Masud Pezeshkian, ceremonio kiu konsistigas la centran agadon de lia unua vizito al la Islama Respubliko de Irano, kaj kiu estas atendita pluraj altnivelaj delegacioj ĉeestas.

Ĉeestis en la tago ankaŭ la deĵoranta irana ministro pri eksteraj aferoj, Ali Bagheri, kaj, ĉe la kuba flanko, Elio Rodríguez Perdomo, vicministro pri eksteraj aferoj; Yury Valdés Balbín, membro de la Ŝtata Konsilio, kaj aliaj oficistoj de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up