Kubo kompletigas okcidentan sismologian gvatreton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-16 12:32:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Telepinar

Havano,  aŭg 16 (RHK) Kun la instalado de moderna sismologia stacio sude de Pinar del Río, kapabla detekti lokajn kaj malproksimajn tertremojn, Kubo kompletigas sian okcidentan gvatreton pri tiuj danĝeraj naturaj fenomenoj.

Akirita per internacia kunlaboro, kiel parto de la Rezistema  Basen-projekto, ĉi tiu valora ilo funkcias aŭtomate kaj transdonas siajn datumojn en reala tempo al la Nacia Sismologia Servo.

O'Leary Fernando González Matos, direktoro de la Nacia Centro por Sismologia Esploro (Cenais), klarigis en la inaŭguro, ke la nova stacio multe helpos por la protekto de homoj.

"Ĝi permesos al ni pli bone karakterizi la sismecon en la areo, lokalizi precize kiujn aktivajn sektorojn la Pinar-faŭlto havas, kaj kontribuos al precizigo de la minaco al kiu la loĝantoj de la regiono estas elmontritaj."

La specialisto certigis, ke ĝi estas la plej moderna instalaĵo tiaspeca en la lando, kun enviinda geografia pozicio, do oni atendas, ke ĝi ne nur utilos por kubanoj.

Estas tre verŝajne, ke nacioj kiel Meksiko, Honduro, Usono kaj Kajmanaj Insuloj ankaŭ uzos ĝiajn datumojn por monitori tertremojn.

Li diris ankaŭ, ke ĉi tiu stacio, situanta en la areo de La Ceniza, proksime de la urbo Pinar del Río, kuniĝas kun tiuj de Soroa (provinco de Artemisa), Insulo de la Juventud kaj Havano, kaj ĝi  kompletigas kaj signife plibonigas  la okcidentan reton pri  sisma monitorado en la regiono.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up