Kubo ree asertas nulan toleremon pri trafiko kaj konsumo de drogoj kontraŭleĝaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-16 12:36:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 16 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, ripetis hodiaŭ per la socia reto X, ke la registaro de la insulo konservas nulan toleremon por la trafiko kaj konsumo de kontraŭleĝaj drogoj.

Rodríguez Parrilla certigis, ke la kubaj aŭtoritatoj konsideras alfronti tiun ĉi socian fenomenon prioritato.

Kubo daŭre traktos ĉi tiun plagon per ampleksa aliro, sub la principo de nula toleremo, emfazis la ministro pri eksteraj aferoj en mesaĝo publikigita ankaŭ en la Facebook-konto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Same, la teksto citas informojn de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiuj "292 milionoj da homoj sur la planedo uzis kontraŭleĝajn drogojn en 2022, pliiĝo je 20% en dek jaroj".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up