Kubo postulas respekton por la paco kaj suvereneco de Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-19 09:53:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tago por paco en la venezuela ambasado en Kubo.

Havano,  aŭg 19 (RHK) Kunvokita en la kunteksto de tago por paco kaj kontraŭ faŝismo, la ambasado de la Bolivara Respubliko de Venezuelo en Kubo aranĝis antaŭtage eventon por subteni la venkon de la prezidento Nicolás Maduro, kaj malakcepto de la perforto antaŭenigita de la dekstro kaj usona imperiismo.

La venezuela ambasadoro Orlando Maneiro denuncis la diversajn fazojn de la malstabiliga plano desegnita de la tiel nomata Demokratia Unuiga Platformo, kiu grupigas la dekstrulojn.

La diplomato rememoris la ciber-atakojn kontraŭ la balotsistemo kaj kondamnis la intencojn de la ekstremdekstra opozicio, ankaŭ malakceptinte la juran apelacion antaŭ la Supera Kortumo de prezidento Maduro.

Dum la malamikoj de ĉavismo insistas antaŭenigi staton de tumulto kaj kaoso en Venezuelo, la Bolivara Revolucio estas referenco por progreso, ekonomia kresko, sekureco kaj paco, li emfazis.

En la ago de solidareco kun la venezuela popolo, kiu defendas la balotan venkon de Nicolás Maduro, Graciela Ramírez, kunordiganto de la Internacia Komitato por Paco, Justeco kaj Digno de Popoloj, kondamnis la perversan ludon de la ekstrema dekstro, en sia avido detrui Ĉavismon.

Abel Prieto, prezidanto de la Domo de la Amerikoj, malakceptis la konspiron de la internacia dekstro en sia kampanjo kontraŭ la Bolivara Revolucio, kiun hodiaŭ gvidas Maduro kun alligiteco al la heredaĵo de komandanto Hugo Chávez.

Li avertis pri tiuj, kiujn li nomis Judaso ene de la Granda Latin-Amerika Patrujo, kiuj per falsaj paŝoj falas en la kaptilon de faŝismo kaj imperiismo.

Aliaj prelegantoj, kiel la nikaragva ambasadoro en Kubo, Guisel Socorrro, kaj Aleida Guevara, filino de Che, reasertis subtenon al la bolivara procezo kaj por  ĉesigo de enmiksiĝo en Venezuelo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up