Palestina gvidanto Jaser Arafat estas elvokita en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-25 09:43:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @DrRobertoMOjeda

Havano, aŭg 24 (RHK) Pri la 95-a datreveno de la naskiĝo de Jaser Arafat, Kubo hodiaŭ elvokas la heredaĵon de la patro de la naciisma movado por la kreado de Palestina Ŝtato.

En mesaĝo en la socia reto X, Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, ripetis la senŝanĝan solidarecon kun la afero, al kiu Arafat (1929-2004) dediĉis sian vivon: postuli la rajton de la palestina popolo al memdeterminado.

Same, li emfazis, ke la senkontesta gvidanto de la palestina popolo estis amiko de Kubo kaj la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Arafat elektis dialogon serĉante pacon kun Israelo, kaj partoprenis serion de intertraktadoj kun Tel-Avivo por fini la konflikton, inkluzive de la Oslo-Interkonsentoj en 1993, pro kiu li ricevis la Nobel-premion pri paco en la jaro 1994.

Jaser Arafat estis la unua prezidanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato, aŭtonoma administra organizo kiu provizore regas la Gazan Sektoron kaj parton de la Okcidenta Jordanlando ekde 1994.

Lia morto, en la aĝo de 74 jaroj, okazis en Francio, post semajnoj da kuracado. En 2012, enketo estis malfermita kiu konfirmis suspektojn de venenado de la palestina gvidanto.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up