Kubo malakceptas atakon kontraŭ la elektra sistemo de Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-31 11:58:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 31 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, hodiaŭ rifuzis la sabotadon kontraŭ la elektra sistemo de Venezuelo kaj postulis ĉesigon de la ĉikanado kontraŭ tiu sudamerika nacio, antaŭenigita de ekstremdekstraj sektoroj.

Per la socia reto X,  la ministro denuncis, ke la agreso kontraŭ ĉi tiu esenca publika servo konsistigas provon malstabiligi, generi perforton kaj subfosi la pacon de la venezuela popolo.

Bolivaraj registaraj aŭtoritatoj raportis, ke  la evento okazis matene ĉi-vendrede, kaj provokis  totalajn aŭ partajn perdojn de la elektroprovizo en la 24 ŝtatoj de la lando.

Laŭ gazetaraj informoj, la ministro pri internaj aferoj kaj justico de Venezuelo, Diosdado Cabello, raportis, ke en la tago de la atako oni komencis restarigi servon en iuj sektoroj de Karakaso, la ĉefurbo de la nacio.

Cabello konsideris ankaŭ, ke la terorismaj agoj faritaj de sektoroj de la ekstremisma kaj faŝisma dekstro, kuraĝigitaj de Usono, estas krueleco kontraŭ sia propra popolo ne atingante siajn celojn per perforto.

Ekstremdekstraj gvidantoj atendis, ke Venezuelo ekbrulos unu monaton post la prezident-elektoj, gajnitaj de Nicolás Maduro kaj ratifitaj de la Supera Kortumo, sed kontraŭe al tio, la lando estas tute trankvila, diris la ministro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up