Kuba vicprezidento vizitas laborcentrojn en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-06 08:13:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tribuna de La Habana

Havano, sep 6 (RHK) La membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj Vicprezidanto de la Respubliko Salvador Valdés Mesa faris ĉi-ĵaŭdon laborviziton al Havano, kie li taksis aferojn rilatajn al la disvolviĝo de la urbo. 

En kunveno okazinta en la ĉefsidejo de la Registaro de la ĉefurbo, Valdés Mesa, kune kun Liván Izquierdo Alonso, unua sekretario de la Partio en Havano kaj Jesús Otamendiz Campos, Vicgubernatoro, kontrolis  la procezon de bankigon, komercon, same kiel la alfronton al sociaj temoj kiel  kontraŭleĝeco,  socia maldisciplino kaj korupto. 

En la municipo Guanabacoa, Valdez povis vidi la oferton de profitataj produktoj ĉe la Specialigita Merkato El Bacancito.

La vicprezidento vizitis komercejojn en la municipo Cotorro, kiu  estas ligita al ne ŝtataj ekonomiaj agantoj, kaj ili ofertas aparataron, hejmajn provizojn, meblojn, k.c kie ili monate enspezis unu milionon da pesoj. 

Ankaŭ estis vizitata agrikultura merkato La Purísima, de la Kompanio Acopio Habana, kie li interŝanĝis kun siaj laboristoj. 

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up