Díaz-Canel alvokas pli grandan unuecon fronte al malfacilaĵoj en kubaj provincoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-07 09:02:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kaj Morales Ojeda en Artemisa. Foto: Studio Revolución

Havano, sep 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, prezidis ĉi-vendrede la eksterordinarajn plenkunsidojn de tiu organizo en Pinar del Río kaj Artemisa, en la okcidento, kie li elstarigis la gravecon de resti unuigitaj spite al malfacilaĵoj.

La eminentulo proponis matricon de ampleksa teamlaboro por alfronti la obstaklojn truditaj al la Revolucio fare de la akra ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono.

Same, li vokis forigi burokration kaj la malrapidecon de procezoj, fari ofensivon por nacia produktado, ĉefe manĝaĵo, kaj plifortigi kontrolmekanismojn en la teritoria ekonomio.

Díaz-Canel atentigis la urĝecon pliigi kontrolon de altiĝantaj prezoj kaj kontraŭleĝaj ekonomiaj agadoj, "kio postulas sisteman konfrontiĝon kun krimo kaj kontraŭleĝecoj", li diris.

Akompanate de la sekretario pri organizo de la partia organizo, Roberto Morales Ojeda, li ekzamenis en ambaŭ teritorioj la progreson de la registara programo por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion en 2024, prioritata celo por la nacio.

Morales Ojeda klarigis, ke la landa gvidantaro taksos la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn en tiuj partiaj strukturoj, post vizito de 88 municipoj.

En ĉi tiuj spacoj, PCC-aktivuloj atentigis la bezonon konstante kontroli naciajn politikojn kiel la bankadon de financaj operacioj, la konfrontiĝon kun impostfraŭdo kaj la fiska deficito de la teritorioj, same kiel aliajn ekonomiajn problemojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up