Partoprenas Kubo en forumo regiona pri mediprotektado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-18 08:49:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RReloj

Havano, sep 18 (RHK) La politika volo kaj engaĝiĝo de la Ŝtato kaj registaro de Kubo kun la Konvencioj pri Klimata Ŝanĝo, Biodiverseco, Dezertiĝo kaj Sekeco estis elstarigitaj dum la Speciala Sesio de la Forumo de Ministroj de Latin-Ameriko kaj Karibio kiu kunvenis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

La kunvenon ĉeestis la unua vicministro pri Scienco, Teknologio kaj Medio, José Fidel Santana, kiu komentis, ke la lando progresas sur la leĝdona bazo kaj la atingo de la proponitaj celoj malgraŭ la malhelpo reprezentata de la usona sieĝo ekonomia.

Tiuj Konvencioj estas gravaj por la regiono, kiu estas inter la plej vundeblaj al la efikoj de klimata ŝanĝo kaj estas hejmo de la plej granda biologia diverseco sur la planedo, krom alfronti kreskantajn efikojn de sekeco kaj dezertiĝo.

La Forumo de Ministroj pri Medio estas la plej malnova spaco por kunlaboro pri ĉi tiu afero en la regiono.


Fonto: R. Reloj

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up