Kubo kaj Vjetnamio festas dunacian interparlamentan sesion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-24 15:13:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 24 (RHK) Leĝdonantoj el Kubo kaj Vjetnamio komencas hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo la Unuan Dunacian Interparlamentan Sesion, raportis la Nacia Asembleo de Popola Povo.

Antaŭtage, reprezentantoj de la laborkomisionoj de ĉi tiuj instancoj analizis la potencialon de duflanka kunlaboro en ŝlosilaj kampoj por la evoluo de ambaŭ landoj, kaj pledis pligrandigi kaj plifortigi ĝin.

En laborkunveno, gvidata de la prezidanto de la Parlamento (ANPP), Esteban Lazo, kaj Nguyen Duc Hai, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de la azia lando, la parlamentanoj identigis areojn kiel ekonomio, financo kaj energio.

Ili ankaŭ diskutis pri helpo en sano, sporto, edukado, kulturo, scienco, agronutrado, konstitucio kaj juro, interalie, klarigis la kuba leĝdona organo.

Dum la tago, okazinta en la Salono Baraguá de la Nacia Kapitolo, la komisionoj traktis aliajn temojn kiel la konfrontiĝon kun la blokado trudita de Usono-Registaro kaj la inkludon de la insulo en la liston de Ŝtatoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.

Komence de la laborkunveno, Duc Hai esprimis sian kontenton  viziti Kubon kaj havi la ŝancon okazigi ĉi tiun interŝanĝon inter la komisionoj de ambaŭ leĝdonaj organoj.

Antaŭe, Esteban Lazo kaj la vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio turneis la historiajn salonojn de la Nacia Kapitolo.

Dum sia restado en Kubo, Nguyen Duc Hai kaj lia delegacio interparolos kun gvidantoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilio, inter ili kun ĝia prezidanto, Esteban Lazo.

Ili ankaŭ vizitos centrojn de ekonomia, historia, scienca kaj kultura intereso, kaj faros aliajn agadojn, diris la fonto.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up