Prezidento de Vjetnamio komencas ŝtatviziton al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-26 09:47:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 26 (RHK) La ĝenerala sekretario de la Komunista Partio kaj prezidento de Vjetnamio, To Lam, realigos agadprogramon en la kuba ĉefurbo ekde hodiaŭ, kadre de sia ŝtata vizito al ĉi tiu kariba nacio.

La vjetnama gvidanto alvenis antaŭtage al la internacia flughaveno José Martí en la ĉefurbo, kie li estis akceptita de la sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales.

Dum sia restado, ĝis la venonta 27-a de septembro, la vizitanto faros oficialajn interparolojn kun la unua sekretario de la Komunista Partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj interŝanĝos kun aliaj aŭtoritatoj.

Laŭ la planita tagordo, To Lam omaĝos en Havano la sendependecan heroon Ho Chi Minh, kaj partoprenos interalie en solidareca ceremonio  Kubo-Vjetnamio.

Antaŭ ol vojaĝi al Kubo, Lam faris renkontiĝon kun la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez, kadre de la inaŭguro de la Altnivela Segmento de la Ĝenerala Debato de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiuokaze, la kuba ministro pri eksteraj aferoj deziris al la azia gvidanto fruktodonan ŝtatan viziton en la plej granda insulo de Antiloj, en tagoj kiuj - li asertis - kontribuos al plufortigo de la solida frateco inter la komunistaj partioj, registaroj kaj popoloj de la du nacioj.

Ambaŭ landoj konservas historiajn rilatojn, bazitajn sur ampleksa kunlaboro, reciproka fido kaj frateco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up