Prezidento de Vjetnamio omaĝos Ho Chi Minh en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 10:18:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, sep 27 (RHK) La ĝenerala sekretario de la Komunista Partio kaj prezidento de Vjetnamio, To Lam, omaĝos hodiaŭ la sendependecan heroon de tiu azia nacio Ho Chi Minh, kadre de la tagordo de sia ŝtata vizito al Kubo.

Antaŭtage, la unua sekretario de la Komunista Partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz Canel, oficiale bonvenigis To Lam en la Palaco de la Revolucio, kie ambaŭ gvidantoj faris oficialajn interparolojn.

Antaŭe, la gvidantoj parolis en la Nacia Hotelo en la ĉefurbo, baldaŭ antaŭ ol komenci turneon de la Speciala Disvolva Zono Mariel (45 kilometroj okcidente de Havano), kie Vjetnamio estas la dua lando en la nombro da investprojektoj, inkluzive de la ViMariel Industria Parko.

Ĉi-ĵaŭdon, la vjetnama prezidento estis akceptita ankaŭ en la Nacia Kapitolo de la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP, Parlamento), Esteban Lazo.

Okaze ambaŭ aŭtoritatoj ratifis sian volon daŭre disvolvi interparlamentajn rilatojn kaj kunlaboron inter la du popoloj.

To Lam renkontiĝis ankaŭ kun ĉefministro Manuel Marrero, kiu esprimis la solidarecon kaj konstantan subtenon de Kubo al la vjetnama popolo post la ruiniga trapaso de la tajfuno Yagi, la plej malbona kaj detrua meteologia fenomeno, kiu trafis tiun nacion en la lastaj ses jardekoj.

La hindoĉina gvidanto finos hodiaŭ sian ŝtatan viziton al la insulo, la dua farita eksterlande de kiam li alprenis maksimuman respondecon de la partio, post viziti Ĉinion en aŭgusto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up