Bruno Rodríguez Parrilla parolis en la 48-a Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la G77 kaj Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-28 14:53:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Cubaminrex

Havano, sep 28 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez parolis hodiaŭ en la 48-a renkontiĝo de ministroj  pri eksteraj aferoj de la Grupo 77 kaj Ĉinio, okazanta en Novjorko.

Li esprimis ke “la batalo de evolulandoj por forigi la fundamentojn de la maljusta internacia ordo atingis sian 50-an datrevenon ĉi-jare.  Tamen, la reganta ekonomia sistemo daŭre funkcias por la plej riĉa 1% de la planedo, dum ĝi ekspluatas kaj diskriminacias la ceterajn”.

“Kun nur ses jaroj antaŭ la limdato fiksita por la Tagordo 2030, la kunteksto estas kriza.  Antaŭ la IV-a Konferenco pri Financado por Evoluo, la alvoko de la Grupo reformi la internacian financan arkitekturon estos esenca, kaj rilate al regado kaj reprezentado, kaj aliro al financado.

“En tiu sama ordo, nepras la kunordigita agado por garantii, ke la klimata agendo estas aplikata sen plia prokrasto, konforme al la principo de egaleco kaj komunaj sed diferencaj respondecoj kaj respektivaj kapabloj.”

“Ni pledas por  unueco de la Grupo fronte al COP 29, por konkretigi la adopton de Nova Kolektiva Klimata Financada Celo, kiu traktas la realajn bezonojn de nia popolo.

Li insistis pri tio ke “devigaj regulaĵoj kaj unuflankaj listoj kiuj estas arbitre truditaj kiel rimedo de politika kaj ekonomia devigo kontraŭ evolulandoj devas ĉesi.  Ni firme malakceptas ilin.”

Kaj emfazis ke “Kubo kreiveme rezistas ĉiutage kontraŭ strikta ekonomia blokado, kiu eskaladis al senprecedencaj niveloj ekde 2019, meze de pandemio, kaj kun la nepravigebla, arbitra kaj malhonesta inkludo de la lando en la unuflanka ´Listo de Ŝtatoj´ sponsorantaj terorismon.

Kaj lasta, li asertis ke “evolulandoj devas daŭre paroli per unu voĉo kaj fermi vicojn kontraŭ eksterlandaj interesoj kiuj celas dividi nin, nevidebligi niajn realaĵojn, limigi niajn rajtojn kaj malhelpi niajn revojn.  En niaj postuloj, estas la genezo de pli bona kaj ebla mondo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up