Díaz-Canel interŝanĝas kun reprezentantaro de samlandanoj kiuj laboras en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-30 08:03:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Meksikurbo, sep 30 (RHK) La kuba ambasado en Meksiko gastigis kunvenon de la Prezidento, Miguel Díaz-Canel, kun reprezentantoj de la ŝtata kunlaboro de nia lando, komercistoj kaj kuracistoj, kiuj en pli ol dudek ŝtatoj donas servojn al la loĝantaro.

La renkontiĝo okazis kelkajn horojn post la alveno de la Ŝtatestro al la meksika ĉefurbo por partopreni ĉi tiun mardon, la 1-an de oktobro, en la inaŭgura ceremonio de la nova elektita prezidento, Claudia Shienbaum Pardo.

En la malvarma dimanĉa nokto en Meksikurbo, la Prezidento komencis sian prezenton rekonante la sintenon subtenitan de la prezidento Andrés Manuel López Obrador al nia lando, dum la sesjara mandato de sia registaro, kiun li priskribis denove kiel fraton kaj sinceran amikon el Kubo.

Estis neceso por ni nun ĉeesti Meksikon (li diris alude al la inaŭgura ceremonio de la nova elektita Prezidento). Andrés Manuel López Obrador petis nin esti en kunveno antaŭ transdono de la Prezidanteco, li diris.

Kaj li aldonis, ke AMLO, kiel li estas konata en la fratina azteka nacio, "estas unu el la prezidentoj, kiuj plej multe faris por Kubo, kaj kondutis kiel vera frato kaj amiko de Kubo meze de la plej malfacilaj kondiĉoj. "

Kiel kutimas kiam li vizitas eksterlanden, Díaz-Canel ĝisdatigis niajn samlandanojn pri la kompleksa situacio, kiun la lando spertas, kaj la strategioj efektivigitaj de la Partio kaj la Registaro por renversi la situacion, malgraŭ la intensigita blokado de la usona administrado areoj kiel ekzemple manĝaĵ-produktado, infrastrukturo, la nacia elektra energia sistemo kaj makroekonomiaj ekvilibroj.

Li konsideris, ke Meksiko estas strategia nacio por Kubo, kun profundaj radikoj, kiuj markas la ligon inter la du landoj, mejloŝtonoj, kiuj kunigas nin tra historio kaj kulturo.

En la kunveno de la Kuba Prezidento kun reprezentantaro de niaj samlandanoj en Meksiko, lia unua aktivado ekde lia alveno ĉi-dimanĉe, ĉeestis pluraj membroj de la kuba delegacio venintaj por la ceremonio de la nova elektita prezidento de Meksiko, Lis Cuesta; la Estro de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Partio, Emilio Losada; Eugenio Martínez, Direktoro por Latin-Ameriko kaj Karibio de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ambasadoro de nia lando en la azteka lando, Marcos Rodríguez.


Fonto: dv/prezidenta redakcio

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up