Foto: Cubadebate
Havano, okt 19 (RHK) Laŭ informoj de la Prognozo-Centro de la Instituto de Meteologio, Tropika Ŝtormo Oscar situanta norde de Dominika Respubliko, moviĝas proksimen al la Okcidento, kaj povus influi la venontajn 12 ĝis 24 horojn kun pluvoj kaj tropikaj ŝtormoj sur teritorio de la orienta regiono kaj ŝtormoj plifortiĝos sur la norda marbordo de provincoj Guantánamo ĝis Las Tunas.
“Konsiderante ĉi tiun situacion kaj la riskon, kiun ĝi reprezentas por ĉi tiu regiono, aparte atentu ĝian evoluon, pliigu hidrometeorologian gvatadon kaj prenu specifajn rimedojn en ĉiu teritorio por minimumigi la efikojn al la loĝantaro kaj la rimedoj de la ekonomio.”
Oni petas al la loĝantaro resti atenta al la informoj de la Instituto de Meteologio kaj la Civila Defendo, tra la amaskomunikiloj kaj oficialaj profiloj de sociaj retoj, por plenumi disciplinon la instrukciojn donitajn de la lokaj aŭtoritatoj kaj la establitajn regulojn de konduto por eviti perdon de homa vivo.
La Nacia Civildefenda Kunlaborantaro kaj la Meteologio kaj Naciaj Hidraŭlikaj Rimedoj-Institutoj konservas gvatadon super ĉi tiu situacio.
Fonto: Cubadebate