Bildo: Lasu Kubon vivi
Vaŝingtono, okt 27 (RHK) Manifestacioj en Novjorko, Los-Anĝeleso kaj aliaj urboj de Usono okazas ĉi-dimanĉe antaŭ venontan voĉdonon en la Ĝenerala Asembleo de UN pri rezolucio, kiu postulas ĉesigon de la blokado de Kubo.
La mobilizado en la Granda Pomo komenciĝos je la 13:00 laŭ la loka tempo, kaj postulos la finon de la ekonomia kaj politika milito de Usono kontraŭ Kubo, diras la afiŝo de la mitingo, publikigita en sociaj retoj.
Siaflanke la Komitato "Hands Off Kubo" de Los-Anĝeleso anoncis, ke ĝi faros marŝon kaj mitingon por aliĝi al la alvokoj. "Ĉi tiu semajnfino okazos internaciaj protestoj en pli ol 65 landoj kaj ankaŭ en 35 urboj en Usono por postuli la finon de la blokado kaj la eliminon de Kubo el la listo de Vaŝingtono de supozitaj terorismaj nacioj", li emfazis.
La unuflanka sieĝo de sinsekvaj usonaj registaroj "pliakrigis la ekonomian situacion en Kubo, neante al ĝi (interalie) aliron al petrolo el aliaj landoj kaj rezervaj partoj por ripari ĝian elektran reton", emfazis la mesaĝo de la Los-Anĝeleso.
Ĝi ankaŭ rememoris la efikon en la lastaj tagoj de Uragano Oskaro sur orienta Kubo, kiu premas la limigitajn rimedojn de la plej granda el Antiloj.