Afrodeveno, egaleco kaj socia justeco markas eventon en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-09 12:09:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 9  (RHK) La Havana Kongresa Palaco malfermas hodiaŭ siajn pordojn al la Internacia Konferenco Kubo 2024. Jardeko de Afrodevenoj, kiu okazos en ĉi tiu kaj aliaj spacoj ĝis la 13-a de decembro.

Egaleco, justegaleco kaj socia justeco estas la devizo, kiu akompanas la eventon, kies unuaj du tagoj okazos en ĉi tiu kunvenejo kun paneloj orientitaj al la Nacia Programo kontraŭ Rasismo kaj Rasa Diskriminacio kaj ĝiaj 12 subprogramoj.

La Internacia Konferenco Kubo 2024 trovos novajn spacojn en la komunumoj, kie kongresanoj povos dialogi kun la loĝantoj kaj ĝui muzikaĵojn de ĝenroj kiel rumbo, ĵazo kaj filo.

Aliaj vizitoj inkluzivas la Muzeon de Legopovo, bazlernejon kaj lernejon pri speciala edukado, situantaj en Ciudad Escolar Libertad, krom la Universitato de Pedagogiaj Sciencoj "Enrique José Varona" kaj la Komunuma Projekto Cintio Vitier, fokusita al la plastikaj artoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up