Foto: Yenli Lemus
Havano, dec 25 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-mardon la municipon Ciénaga de Zapata, en la okcidenta provinco Matanzas, en la 65-a datreveno de la historia vespermanĝo karbonista kun Fidel Castro Ruz (1926-2016).
La eminentulon akompanias Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Partio; Mario Sabines Lorenzo kaj Marieta Poey Zamora, unua sekretario de la PCC kaj provinca guberniestro, respektive.
Kun rimarkinda respekto kaj korinklino la lokanoj memoras, ke la 24-an de decembro 1959, Fidel, tiam ĉefministro, kunhavis kun pluraj familioj de karbonistoj la tiel nomatan Kristnaskan vesperon.
En la Memorbiblioteko "50-Datreveno de la Karbonista Vespermanĝo kun Fidel" en la periferio de Soplillar, ĉeestis ankaŭ ĉi-mardon Alexis Leyva Machado (Kcho), la ĉefa artisto en la kreado de la tributa institucio; lokanoj kiuj partoprenis la historian vespermanĝon, kaj aliaj loĝantoj de la municipo.
Morales Ojeda skribis: “Antaŭ 65 jaroj hodiaŭ okazis simbola evento: la tiama ĉefministro Fidel iris vespermanĝi kun la plej humilaj el la humiluloj: la karbobrulistoj de la Ciénaga de Zapata. 66 Jaroj en Revolucio: kun tiu spirito ni daŭrigas"
Fonto: ACN