Esteban Lazo, prezidanto de la kuba parlamento
Havano, dec 26 (RHK)Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la kuba parlamento ĉi-merkrede vizitis lokojn de ekonomia kaj socia intereso en ĉi tiu ĉefurbo.
Akompanate de teritoriaj aŭtoritatoj, li vizitis la sidejon de la entrepreno Aguas de La Habana por ekscii detalojn pri la progreso en la riparo de la pumpa ekipaĵo, kiu provizas akvon al la centraj municipoj de la provinco.
La turneo de la prezidanto de la Nacia Asembleo finiĝis ĉe la fotovolta suna parko en la municipo de Cotorro, strategia instalado por antaŭenigi la uzon de renovigebla energio en la provinco, grava kontribuo al la energia disvolviĝo de la lando.
Fonto: PL