Kubo bedaŭras forpason de eksa ĉefministro de Barato Manmohan Singh

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-27 13:42:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 27 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, esprimis hodiaŭ per sia X-konto, sian kondolencon al la popolo kaj Registaro de Barato pro la morto de la iama ĉefministro de tiu azia nacio, Manmohan.

La kuba ŝtatestro rememoris en sia profilo en la socia reto, ke en 2006 Singh honoris ĉi tiun kariban nacion per sia vizito dum la XIV Pintkunveno de la Nealiancaj  Landoj, okazo en kiu li interŝanĝis kun la gvidantoj de la Revolucio.

La iama hinda ĉefministro mortis ĉi-ĵaŭdon en la aĝo de 92. Profesie ekonomikisto, Singh estis ĉefministro inter 2004 kaj 2014.

Li estas konsiderata unu el la respondecaj pri la transformo de la hinda ekonomio kaj la arkitekto de la posta ekonomia kresko, danke al la rimedoj, kiujn li efektivigis en la 1990-aj jaroj, kiam li okupis la postenon de ministro pri financoj.

Naskita en la Okcidenta Panĝabo-regiono (aktuala Pakistano) en 1932, Singh estis parto de la historia Kongrespartio (INC) de la Nehru-Gandhi-dinastio dum sia politika kariero, estante la lasta membro de tiu formacio se temas pri plenumi oficon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up