Foto: ACN
Havano, jan 2 (RHK) En memorceremonio de la 66-a datreveno de la triumfo de la Revolucio, la popolo de Santiago de Kubo honoris Fidel Castron kaj José Martí en la tombejo Santa Ifigenia.
Post la ŝanĝo de la honora gvardio aŭdiĝis parolado de Miguel Díaz-Canel, kie li reasertis la sindevontigon ŝanĝi tion ŝanĝendan, sen flankenlasi socialismajn principojn.
Floroj estis metitaj sur la monoliton de Fidel kaj tributo estis etendita al José Martí kaj aliaj herooj.
Fonto: ACN