Rememore al Karavano de la Libereco en la provinco Holguín

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-04 09:46:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 4 (RHK) Reprezentantaro de la homoj de la orienta provinco Holguín memoris la 66-an datrevenon de la Libereckaravano, gvidita fare de Fidel Castro kaj la Ribela Armeo en 1959.

Novaj generacioj rekreis la itineron de la batalantoj de la regionoj de  Cacocum ĝis Oscar Lucero Moya, direkte al la provinco  Las Tunas.

Tomás Vidal Aguilar elstarigis la veran sendependecon de Kubo kaj la renkonton de la popolo kun sia historio.

En ceremonio  novaj membroj de la junkomunista kaj partia organizoj ricevis siajn membrokartojn kaj statuson “Ĉiam junaj".


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up