Havano, jan 6 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, diris hodiaŭ per sia X-a konto, ke Kubo aliĝas al la alvoko de Papo Francisko, kiu urĝigas la internacian komunumon firme agi por garantii respekton al Internacia Humanitara Juro en armitaj konfliktoj.
La eksterafera ministro de la kariba lando emfazis, ke lia lando ĉiam estos ĉe la flanko de paco, justeco kaj respekto al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
Laŭ oficiala noto de la ĵurnalo Vatikanaj Novaĵoj, la papo alvokis la internacian komunumon la antaŭan tagon firme agi kaj respekti la internacian humanitaran juron.
Fininte la anĝelusan preĝon, de la fenestro de sia studo en la Apostola Palaco, Papo Francisko diris al la miloj da fideluloj kunvenintaj: "Ni ne forgesu, ke milito ĉiam estas malvenko, ĉiam".
Same, li petis ilin ne ĉesi preĝi por paco en landoj trafitaj de perforto kaj streĉitecoj aŭ meze de kompleksaj situacioj.
Fonto: PL