Havano, jan 26 (RHK) La asocio Cuba Coopération France (CubaCoop) emfazis la progreson de sociekonomiaj subtenaj projektoj, kun daŭrantaj iniciatoj taksitaj je 100 mil eŭroj.
Interparolante kun la gazetaro, la prezidanto de la organizo, kiu ĉi-jare festas trijardekojn da laboro favore al Kubo, Víctor Fernández, deklaris, ke la kampanjoj por sendi pulvoran lakton daŭras, destinitaj ĉefe por infanoj kaj kun du ujoj jam ekspeditaj, kaj por subteni la elektran sistemon per rezervaj partoj.
Ni nun eniras en duan fazon, konsistantan el komuna klopodo kun asocioj el aliaj landoj, konforme al tio, kio estis interkonsentita en ĉi tiu ĉefurbo en novembro, dum la XIX-a Eŭropa Kontinenta Solidareca Renkontiĝo, li konstatis.
Fonto: PL