Kuba prezidento redenuncas subfosan kontraŭkuban agadon elde Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-13 13:11:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 13 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel rememoris hodiaŭ, ke Kubo denuncas de jaroj la uzadon de usonaj agentejoj por malstabiligi naciojn kaj renversi registarojn.

Per lia profilo en la socia reto X, la ŝtatestro atentigis, ke la Registaro de tiu norda potenco kaj la gazetaro estas alarmitaj de la milion-dolaraj projektoj de la Agentejo por Internacia Evoluo (USAID) por subfosado kaj financado de tiel nomataj sendependaj amaskomunikiloj kaj NRO-oj.

Estas tre simple sekvi la monspuron kaj vidi kiu fariĝis novaj milionuloj, li aldonis.

Laŭ la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez, inter 1998 kaj 1999 tiu organizo uzis pli ol ses milionojn da dolaroj (USD) por efektivigi centojn da kontraŭleĝaj operacioj sur la insulo, kaj inter 2001 kaj 2006, ĝi asignis 61 milionojn da USD por 142 projektoj kaj agadoj kontraŭ la kuba popolo.

Ĉi-tage, la kuba ministro pri eksteraj aferoj resumis, ke ekde 1990 tiu agentejo asignis averaĝe inter 20 kaj 50 milionoj da USD ĉiujare por subfosi la konstitucian ordon de ĉi tiu kariba nacio per mono de usonaj impostpagantoj, por ne paroli pri la mono kaŝe donita.

Kubo multfoje denuncis la uzadon de organizaĵoj prezentitaj kiel humanitaraj aŭ defendantoj de la demokratio - inter ili USAID - kiel fasadoj por penetri kaj subfosi sociojn, konforme al la hegemoniaj interesoj de Usono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up