Nepras agordi ministerion de ekonomio responda al la nuna situacio de militekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-26 08:55:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 26 (RHK) La membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Ĉefministro de la Respubliko, Manuel Marrero Cruz alvokis ĉi-mardon projekti Ministerion pri Ekonomio kaj Planado (MEP), kies strukturo kaj funkcieco respondas al la situacio de militekonomio, kiun la lando alfrontas.

La registarestro resumis la jaran bilancon de tiu organizo en  2024, prezidita de la kuba  ŝtatestro Miguel Díaz-Canel; en la kunveno oni prezentis la projekcion  por 2025.

Antaŭ naciaj kaj teritoriaj administrantoj, kiuj partoprenis per videokonferenco, li deklaris, ke la MEP havas sian parton de respondeco en ĉiuj projekcioj de la registara programo por revivigi la ekonomion.

Marrero Cruz precizigis, ke tiusence li devas certigi, ke tio estas en korespondado kun la Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolva Plano ĝis 2030, ĝisdatigita, kaj kun la Politikaj Gvidlinioj de PCC.

Inter la prioritatoj konfiditaj al la MEP estas monitorado de la nova mona asignado kaj kontrolmekanismo, la parta dolarigo de la ekonomio, kaj la necesa transformo de la socialisma ŝtata kompanio, akompanata de ĝia estonta nova leĝo.

Li insistis pri la imperativo plifortigi la regantan rolon de la organizo kiel la Ĝenerala Stabo de la ekonomio, en la konduto de tiuj ĉi procezoj kaj aliaj kiel la planado, la produkta ĉeno de ekonomiaj agantoj, la nacia elektro-energia sistemo, investoj kaj la malcentralizo de potencoj al la teritorioj.

En la varmego de la intervenoj, kiuj originis en la bilanco-raporto prezentita de Joaquín Alonso Vázquez, estro de la MEP, la kuba prezidento deklaris, ke konsiderante la neeblon kompletigi la laborforton, necesas transiri al cifereca transformo, scienco kaj novigo, kaj artefarita intelekto.

Li esprimis, ke institucia komunikado devas esti pli ĉeesta hodiaŭ en ĉi tiu organizo por klarigi la amplekson de la ekonomiaj decidoj, kaj kun la subteno de ekonomikistoj, kontraŭstari ĉiun ĉi tiun hegemonian ondon de dekstro kaj novliberalismo kontraŭ Kubo, tio estas, antaŭenigi la politikan ekonomion.

Díaz-Canel, ankaŭ proponis  kuraĝigi la cirkulan ekonomion, kaj kiel parto de la agoj por starigi ordon kaj forigi distordojn, atingi taŭgan rilaton inter la ŝtata entrepreno kaj la neŝtata sektoro, kaj ke ĝi estu aligita al la Ekonomia kaj Socia Disvolva Plano, pro ĝiaj kontribuoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up