
Foto: Sierra Maestra
Havano, mar 11 (RHK) La lasta etapo de niaj luktoj por nacia liberigo (1956-1958) havis, en la Dua Fronto Orienta Frank País García, fondita la 11-an de marto 1958, unu el la plej bonaj ekzemploj pri kiel la Revolucio transformus, de la bazo, la nacian vivon. La Dua Fronto estis "malgranda revolucia ŝtato ene de alia", diris tiama komandanto Raúl Castro Ruz, ĝia gvidanto kaj fondinto.
Ĉi tiun 11-an de marto oni memoros en municipo Mayarí Arriba la 67-an datrevenon de la fondiĝo de la Dua Orienta Fronto “Frank País”.
La memorfesto kun politika ago kaj milita ceremonio okazos en la Maŭzoleo starigita ĉe la bazo de la monto Micara, kie ripozas la restaĵoj de la heroino Vilma Espín kaj aliaj valoraj batalantoj, kiuj falis en malsamaj agoj en la milito kontraŭ la tiraneco de la diktatoro Fulgencio Batista aŭ mortis post la triumfo de la Revolucio.
Apud la eterna flamo, kiu honoras la martirojn de la gerila fronto, studentoj de edukaj institucioj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj metos florajn oferojn en la nomo de la plej alta gvidantaro de la lando kaj la popolo de Kubo.
En la 9 monatoj kaj 20 tagoj de la kampanjo en la Dua Fronto, la juna 26-jaraĝa komandanto enkorpigis la grupojn kiuj jam funkciis en la asignita regiono, organizis la teritorian defendon kaj sekurigis liberigitan regionon.
Laŭ ĉefkomandanto Fidel Castro, la Dua Orienta Fronto "Frank País" faris rimarkindan kontribuon al la malvenko de la tiraneco de Batista kaj estis modelo de organizo.
Fonto: Granma/R.Rebelde