Kuba ministro pri eksteraj rilatoj vizitas Etiopion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-12 10:39:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 12 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla alvenis en Etiopio kadre de turneo de Afriko, kiu inkluzivas Sudafrikon, Burkinon, Niĝerion, Ganaon kaj Senegalon.

Li estis akceptita en la Internacia Flughaveno Bole fare de pluraj oficialuloj, inkluzive de la kuba ambasadoro en Etiopio kaj aliaj lokaj reprezentantoj.

La vizito, kiu etendiĝas ĝis la 14-a de marto, festas la 50-an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Etiopio. Rodríguez Parrilla renkontiĝos kun sia etiopa ekvivalento kaj omaĝos al falintaj kubaj batalantoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up